Páginas

terça-feira, 31 de maio de 2011

Jacob do Bandolim (I - la komenco)



JACOB PICK BITTENCOURT naskiĝis en 14/02/1918, en Rio-de-Ĵanejro. Solenaskita filo de Francisco Gomes Bittencourt kaj la polino Raquel Pick, vivadis en la domo n-ro 97 de la strato Joaquim Silva, en Lapa, kie, ne havante multe da amikoj kaj malpermesita ludi surstrate, li kutimadis aŭdi violonon ludata de franca blinda najbaro.
Kaj tiu estis lia unua muzikilo, gajnita de la patrino kiam li 12-jariĝis. Sed, ne adaptinta al arko de la violono, li ekuzis harpinĉojn por ludi la stringoj. Post multaj rompitaj stringoj, familia amikino diris: “kion volas tiu knabo estas ludi mandolinon...”. Kelkaj tagoj poste, Jacob gajnis mandolinon, aĉetita en Guitarra de Prata. Ĝi estis duonronda napola modelo, kaj, laŭ Jacob mem: “tio detruis miajn fingrojn, sed mi ekkomencis...
Li ne havis instruiston, ĉiam memlernadis. Tentis ripeti permandoline muzikerojn kantataj de sia patrino aŭ de aliuloj. 13-jara, el siadoma fenestro, li ekaŭdis unuafoje choro-n, É DO QUE HÁ, komponita kaj enregistrata de Luiz Americano. La muziko estis ludata en la antaŭa edifico, kie vivadis direktino de Registrejo RCA. “Mi neniam plu forgesis la impreson kaŭzitan” dirus Jacob jarojn poste.
Rare eliradis li, ĉar lia vivo estis frekventi lernejoj kaj ludi mandolinon.Vizitadis, post klasojn, muzikilbazaro Casa Silva, kie manumadis la mandolinojn.
Iutage sinjoro kiu prenis riparotan gitaron, aŭdis Jacob-on ludantan kaj interesiĝis. Donis lin karton por prezentadon en Radio Philips. Leginte la karton, Jacob surpriziĝis, ĉar la inviton venis persone el Luiz Americano. Jacob iris kun amiko ĝis la pordo de la emisiejo, sed, eble ne konsiderante sin ĵus preparita, rezignis kaj disŝiris la karton.
En la 20-an, dec., 1933, prezentiĝis unuafoje, ankoraŭ kiel amatoro, en Radio Gŭanabara, kune kun grupo formata de amikoj, o Conjunto SERENO. Ili ludis la choro-n "Aguenta Calunga", el Atilio Grany, san-paŭla flutisto. Jacob malamis sian prezentadon kaj decidis praktiki ion plu tiaepoke li ankoraŭ ludis “perorele”.
Alifoje, en la sama Casa Silva, konata interpreto de portugala gitaro Antonio Rodrigues aŭdis Jacob ludanta la gitaron. Impresita, li invitis Jacobon akompani lin pergitare dum siaj prezentadoj.
La 05-an de Majo de 1934, Jacob ludis en la Programa Horas Luzo-Brasileiras, en Radio Educadora kaj, samtage nokte, en Clube Ginástico Português, kune kun Antonio Rodrigues kaj la kantistoj de fado Ramiro D' Oliveira kaj Esmeralda Ferreira. Jacob surpriziĝis kun la intereso de l’ fadistoj pri sia gitaro. Plie, li ĉeestis bongustaj noktomanĝoj kaj konis kelkajn famajn portugalajn artistoj kiel la kantistino Severa kaj la guitaristo Armandinho. Bona manĝaĵo, rekonado, eksperienco, sed nenia mono. La fada fazo estis mallonga, la mandolino alvokadis Jacobon.

Nenhum comentário:

Postar um comentário