TKoro disŝirita de l’emocio
|
Jacob kaj la kantistino Elizeth Cardoso dum la spektakloj de 1967. |
En la 19-a de Marto 1967 estis kundonata Jacobon, fare de la Jazz & Bossa Klubo la “Medajlo Ordo de la Bossa”. Jacob, alvenante al la Teatro Casa Grande, en la Sudparto de Rio, por ĝin ricevi, surpriziĝis vidinte junaĝa publiko, tute malsimila ol tiu al kiu alkutimiĝis dum siaj “noktaj vesperoj” en Jacarepaguá, timigita, li ekpensis ne sin prezenti. Konvenkita de la amikoj, li ŝanĝis sian ideon kaj faris antologikan spektaklo, pri kiu, Jacob rediris: “estis por mi granda feliĉo esti aplaŭdata de la longharuloj, kiuj tuj ekkomprenis mian arton...”. Sed, prenita de l’emocio, post prezenti “Lamentos”, de Pixinguinha, kaj dum ekludadis la unuaj agordoj de “Murmurando”, de Fon Fon, li suferis sian unuan koratakon.
Komence de Aŭgusto de 1969, Jacob interrumpis sian ĉeestadon en Brasília, kie traktiĝis kun Dr-o Veloso kaj revenis al Rio, por repreni siajn funkciojn en la Popolmuzika Konsilantaro de la Son-Imaga Muzeo de RĴ, kie li okupadis na 22-an seĝon, kaj la enregistroj de sia radiprogramo en Nacia Radio – Jacob kaj siaj Ordiskoj – unu el la pokaj programoj kiu, en la brazila radio, specialigis en ŝoro kaj sambo, ĉiam dissendita je la 23:30 horo.
La formo de la programo estis ideata de Jacob mem. Kun sia plenpova radiista voĉo, Jacob, antaŭ prezenti la muziko, ĉiam komentadis faktojn rilatajn al la interpretisto, komponisto aŭ al situacio pri kiu travivadas la brazila popolmuziko.
Tiam, post la dua koratako, Adylia, antaŭzorgeme, ne plu permesadis Jacobon eliri sola. Sed, je la 13-a de Aŭgusto 1969, merkredo, Jacob kiu ekde kiam revenis el Brasília scivolemis pri sia amiko Pixinguinha, pri kiu li sciis travivi iajn problemojn, decidis iamaniere viziti lin. Adylia, kiu estis malsana kaj pro tio ne povis akompani lin, finfine akordis. Inter alie, Jacob volis decidi kune kun Pixinga la realiĝadon de olda revo. Enregistri diskon nur kun muzikoj de la maljuna majstro, kaj kies monrevenon estus nur al li donata.
Jacob estis kun sia amiko dum la tuta posttagmezo, kaj reveninte domen, ankoraŭ en la aŭto suferis sian trian koratakon, mortinte en la brakoj de sia edzino kuŝanta en la verando de ilia domo, estis pli-malpli la 19-a horo.
Dum tia semajno, Jacob enregistris, en Nacia Radio, tri programoj kiuj ne estis elsenditaj. En la lasta, dissendota en la 15-a, vendredo, lia malferma parolado estis dediĉita al relanĉado, fare de Som registrejo de kolekto “É Bossa mesmo”, kum muzikoj de la ĵus mortinta kantisto Ataulfo Alves. Tiam, Jacob salutis la lanĉadon, sed ĝi faris seriozaj kritikoj al registrejoj, kiuj ne sufiĉe disvastigis la artistojn kiam vivantaj, kaj kiuj avide monserĉis pere de kolektoj post iliaj mortoj. (Kiel vidite, tio estis nekredeble profeta dokumento, ĉar, post kelkaj tagoj, Jacob mem mortintus.)
Tio kio li denoncis pri Ataulfon dum sia lasta programo okazintus kun li mem. Dum siaj kvin lastaj vivjaroj, sur la pinto de sia kariero, Jacob enregistris nur unu diskon (Vibrações), unuanime konsiderata la plej bona el ĉiuj la siaj, kaj ankaŭ unu el la plej bonaj brazilaj instrumentaj diskoj por ĉiam. Post sia morto ĝia hodiaŭ, oni lanĉis pli-malpli 10 diskojn kaj 15 kd-ojn de la mandolina majstro.
Jacob trans la tempo
La verko de Jacob do Bandolim multe transcendis la limojn de Radio Gŭanabara, kie li ekkomencis en 1934, kun la grupo “Jacob e Sua Gente”.
La jaroj pasiĝis, siaj diskoj estis eldonitaj, vojaĝadis kaj estis reeldonitaj en Japanio kaj Usono. Muzikistoj tra la mondo adoras kaj interpretas sia repertuaro, en Francio, Venezuelo, Egipto, Rusio kaj Portugalio, redisegnante la realaj limoj de sia verko.
La koncertista rusa pianisto Sergej Dorenskij, kiu frekventadis Jacarapagŭa’ en la 60-aj, ĉeestis la “noktaj vesperoj” tie okazintaj, reveninte Moskvon, renkontis kun Arthur Moreira Lima, kiu tiam studadis pianon kaj rakontis kion li travivis en la jacoba domo. Arthur tiam kompromisis sin en alvenigi al la manoj de Dorenskij, la diskoj de Jacob.
Monatoj poste, mezes de Moskvo, riana ŝoristo, tiu arkitekto kaj kultura movadano Alfredo Britto donadis al la rusa pianisto unu kolekto de diskoj de Jacob. Kelkaj tagoj poste, Radio Moskvo elsendadis programoj pri nekonata kaj dista muzikstilo, prezentante virtuozan interpretisto, kiu elprenis nekredeblaj sonoj el muzikilo kiu rememoris balalaikon, kaj kiu havis tre komplikan nomon: Jacob do Bandolim, nelima. Kaj ĝis hodiaŭ, raraj estas la ŝorrondoj kiuj ne aŭdiĝas mandolinaj stringoj, tiel kiel raras la mandolinistoj kiuj ne havas Jacob-on kiel sian muzika referenco.