Páginas

sexta-feira, 3 de junho de 2011

Jacob do Bandolim (IV- Televido kaj "Orepoko")

Televido

En 1955, Jacob estis invitita de TV Record de San-Paŭlo organizi TV-montro, muzikprogramo pro Ŝoro nomigita “Ŝorista nokto”. Tioma estis la furoro de ĝi kaŭzita ke TV Record alvokis ĝian precipan prezentiston, Blota Jr., kiel “ceremonia-majstro”, kaj la programo estis lanĉita en la 12-a de Majo de 1955.
Jacob, perceptinte la gravecon havi “vivan” programon en unu el la precipaj landajtelevidkanaloj, invitis gravajn ŝoristojn, inter ili la majstro Pixinguinha (piŝinginja), kun kiu ludis vive dum la programo, akompanataj por la regiona muzikgrupo de la TV Record, sed gardis la novaĵon ĝis la fino: enmentis surscene tiu kiu por ĉiam estus la plej granda regiona muzikgrupo, kun ĉirkaŭ 70 amatoraj muzikistoj.
Ĉioma estis la furoro kaŭzita ke, en 1956, TV Record realigis la “2-an Ŝoristan Nokton”. Kontenta pri la furoro de la grandega regiona de la unua programo, laŭdata de la majstroj Pixinguinha kaj Guerra Peixe, Jacob supreniris kaj surscene demetis ankoraŭ pli grandan muzikgrupon, kun 133 da membroj, tiele formata: 17 mandolinoj, 14 akordeonoj, fluto, fluteto, tenora saksofono, trombono, 4 violonoj, 4 tenoraj gitaroj, 18 ukeleloj, tamburino, 40 gitaroj, 5 ritmiloj kaj 3 drumoj. La granda mandolinisto Isaías Bueno, tiam nur 19-jara, estis unu el la steluloj el tiaj du noktoj.
Malfeliĉe, laŭ informoj el TV Record, la vidbendo el tiuj du noktoj estis detruita. Oni ne scias ĉu per la incendia fajro aŭ per la malklrado de iajn televidestroj kiuj frekvence reutiligis bendoj el antikvaj programoj por novaj enregistroj.
La graveco kaj respekto por Jacob en la muzika medio konduktis lin al prezentado en ĉiuj grandaj televidkanaloj siaepoke: Record, Rio, Excelsior, Tupi kaj Globo.
Je la fino de la 50jaroj, Jacob ankoraŭ enregistradis kun la “Regional do Canhoto”, sed ili havis malfacilaĵojn por renkontiĝi pro la ĉiamplena agendo de la grupo, ĉiam ege disputata de grandaj kantistoj. La lasta partopreno de Regional do Canhoto kun Jacob estis en la disko "NA RODA DE CHORO", enregistrita dum Marto de 1960. En sia konceptado, Jacob necesadis muzikgrupo kiu akompanadis lin kaj kun kiu li kunvenadis ĉiam, kiam necese. La nova muzikgrupo, kreita laŭ siaj ideoj kaj kun trajo de ekskluziveco, regule partoprenis la muzikajn noktojn dum la sabatoj en Jacarepaguá kaj estis formata de Dino 7 Cordas, César Faria kaj Carlos Leite (gitaroj), Jonas Silva (ukelelo) kaj Gilberto d’Ávila (tamburino).


Kun ili, Jacob faris 2 diskoj, “CHORINHOS e CHORÕES” (1961) kaj “PRIMAS e BORDÕES” (1962), kun respektive la nomoj “Jacob e seu Regional” kaj “Jacob e seus Chorões”. En 1966, Jacob, que afirmadis transpasitan la “regionan” fazon, rebaptis tiun grupon kun la nomo CONJUNTO ÉPOCA DE OURO, enregistrante kun ili la disko “VIBRAÇÕES (1967), en kiu partoprenis Jorge José da Silva, alinomita “Jorginho do Pandeiro" kaj la legenda spektaklo kun Elizeth Cardoso kaj Zimbo Trio, en la Teatro João Caetano (1968)”.
Kuriozaĵo estas ke tri el la kvin membroj de ÉPOCA DE OURO estis, kiel Jacob, krom bonegaj muzikistoj, publikaj funkciuloj: César fariĝis Justec-Oficiro; Carlos estis doganisto kaj Jonas, funkciulo en Niteroj, kiu certe lin permesadis plej proksiman kontakton kun Jacob.

Nenhum comentário:

Postar um comentário