Decidinte ke mandolino estis “lia negoco” kaj koncentrita en ĝi, Jacob, tiu momente, ekkomencis sian radian karieron. Laŭ li, sen profesiaj intencoj, inskribiĝis kaj venkis, en 27.05.1934, la “Programa dos Novos”, en Radio Gŭanabara, organizita de ĵurnalo “O Radical”, venkinte 28 konkurantoj kaj ricevinte plejan gradon de ĵurantaro komponata, inter aliaj, de Orestes Barbosa, Francisco Alves e Benedito Lacerda.
Tiela estis la furoro ke la Radistacio kontraktis Jacobon, kiu interŝanĝadis la prezentadon kun jam fame konata grupo de Benedito Lacerda, “Gente do Morro”, akompanante la precipaj artistoj de tia epoko. Inter ili, Noel Rosa, Augusto Calheiros, Ataulfo Alves, Carlos Galhardo, Lamartine Babo. Konsekvence, sia grupo, formita de Osmar Menezes kaj Valério Farias "Roxinho" en la gitaroj, Carlos Gil en gitareto, Manoel Gil en tambureto kaj Natalino Gil en ritmo, nomita estis “Jacob e sua gente”.
Ekde tiam, li estis “habitué” de radiaj ondoj, gajnante monon kaj prezentante sin en ĉiuj tiamaj radistacioj: Cajuti, Fluminense, Transmissora (aktuala Radio Globo), Mayrink Veiga, kie ludadis en la fama Programa do Casé kaj Radio Ipanema, poste Radio Mauá, kie Jacob havis programon sian.
Lia aktiveco estis tia, ke li ludis diversfoje en sama tago, en Radio Educadora (en siaj 3 sidejoj), Radio Clube do Brasil kaj Radio Sociedade, feliĉe ĉiuj esits proksimaj, en urbocentro de Rio.
De 1955 ĝis 1959, li laboris por Radio Nacional, kie li prezentiĝis kun regiona grupo de César Moreno. Gi revenis tien jaroj poste, kiam li faris epokon kun sia programo “Jacob do Bandolim kaj siaj Ordiskoj”, en aero ĝis sia morto, kiam lia lasta programo, enregistrita unu tagon antaŭ neniam disaŭdiĝis.
En 11.05.1940, Jacob edziĝis al Adília Freitas, sia granda, porĉiama, kompanistino. En 03.02.1941, naskis Sergion, estonta komponisto kaj ĵurnalisto, kaj en 1942 Elena, filino amata de Jacob, estonta dentistino.
La unuaj jaroj estis malfacilaj, ĉar la pagoj de la radio ne sufiĉis por gepara vivo. Tiam kiam riveliĝis profundan amikecon kaj apogon de la gitaristo kaj komponisto Ernesto dos Santos (Donga) kaj sia edzino, la kantistino Zaira de Oliveira al Bittencourta geparo. Persona kaj materia apogo kiu venis bonhore, ĉar, laŭ Elena, sian patrinon komentadis ke “...kelkfoje ili liberis nin de la malsato...”.
Pli eksperta ekkonante profesiajn malfacilaĵojn, Donga konvinkis Jacobon por kandidatiĝi al oficiran postenon, ideo brakumita de la mandolinisto, ĉar ĉiam intencis havi stabilecon kiu permesus lin realigi siajn “saraus” kaj disvolvi sian arton sin esti devigata poreterne akompani kantistoj kaj novuloj, tio krom la timo perdi sian independencon antaŭ la premoj de enregistrentreprenoj, kaj tial, ne volante cedi al la fonografia industrio, Jacob kandidatiĝis al publika posteno, nomita “Laŭĵura Skribisto de Justeco de Rio-de-Ĵanejro", sed daŭrigis ludante mandolinon, ĉiam pli.
Nenhum comentário:
Postar um comentário