Páginas

sexta-feira, 3 de junho de 2011

Jacob do Bandolim (III - Enregistroj)


Dum la 40-a jardeko, la “Regiona” de Benedito Lacerda okupis la postenon de plej populara muzikgrupo kaj Jacob dividadis lian tempon inter Tribunalo kaj muziko, kie lia precipa funkcio estis ludi en radioj, precipe akompanante gekomencantoj. Sed en 1941, invitita de Ataulfo Alves, li partoprenis de enregistroj “Leva meu samba” (Ataulfo Alves) kaj la fama “Ai, que Saudades da Amélia” (Ataulfo Alves kaj Mário Lago).
En 1947, Jacob lanĉas pere de enregistrejo Continental, lia unua disko kiel soloisto, ia 78 rpm kontenante ŝoron el li mem, “Treme-treme”, kaj la valso “Glória”, de Bonfiglio de Oliveira, kun granda furoro. Li estis akompanita de muzikgrupo kiuj ludadis kun li en radioj, alnomata en la disko “César e seu conjunto”, formata de César Faria kaj Fernando Ribeiro, gitaroj; Pengvino, gitareto kaj Luna, tamburo.
En 1949, RCA VICTOR dungas lin, kie li restis ĝis la fino de sia kariero. Li entute enregistris 52 diskoj de 78 rpm, 12 de 33 rpm, du envivaj, kaj disversaj partoprenoj en diskoj de aliaj artistoj kaj ankaŭ kolektoj. Li enregistris ankoraŭ unu disko por CBS. De 1949 ĝis 1951 li enregistris kun la muzikistoj de Radio Ipanema, ĉiam kun ĉeesto de César Faria. Ekde marto de de1951 ĝis marto de 1960, akompanis lin akompanita de Regional de Canhoto. Dum tiam, en kelkaj registroj, orkestroj akompanis Jacobon.

Suito "Retratos" - Veran defion
Inter la fino de 1956 kaj 1958, Radamés Gnatalli komponis retratojn, suito por mandolino, orkestro kaj regiona grupo, kie li omaĝis, en ĉiu movado, unu el la kvar komponistoj kiuj li mem konsideradis geniaj kaj fundamentaj en la formado de nia instrumenta muziko: Pixinguinha [piŝinginja] , Ernesto Nazareth, Anacleto de Medeiros kaj Chiquinha [ŝikinja] Gonzaga.
Kiel ĝi estus fotografion el la animo de ĉiuj el la omaĝataj, Radamés enmetis en la unua movado ŝoron bazitan sur Carinhoso, en la dua, valso en Expansiva, en la tria, Schottisch rememorante Três Estrelinhas kaj en la kvara movado, Maxixe "a la" Corta Jaca. Verko de rara beleco kaj petante soloisto sentema kaj kun muzika kono. Radamés dediĉis RETRATOS-n Jacoben, kiu, por ĝin ludi, deviĝis sin profundigi siajn konoj el muzika teorio, komencitaj en 1949, helpata de Chiquinho do Acordeon (Romeu Seibel) kaj sia memobstino. Jacob registris la radian estrenon de Retratos, ludata de Chiquinho en Nacia Radio, en la fino de 50-jaroj kaj, ekde tie, ree studis la verkon por, finfine, enregistri ĝin en 1964. Maje samjare, Jacob skribas leteron Radamés-en por konfesi ke “valoris la penon resti endome dum la karnavalo de 1964, devorante kaj aŭtopsiante la plej malgrandaj detaloj de la verko...”, Jacob, kiu ekkomencis ludante perorele kaj fanatikis por testludoj, riveladis nun novan vangon: tia de studema muzikisto. Aŭguste ’64, Jacob preparis la unuan publikan ludadon de Retratos, akompanata de CBS-a Orkestro, en la Belarta Muzeo de Rio-de-Ĵanejro.
Retratos” estis kvalita salto en Jacob-a kariero kaj en brazila muziko. La perfekta kunfandiĝo inter kamerata kaj popola lingvaĵoj, Radamés inaŭguris novan dimension en Ŝoro, kiu nur maturiĝus post 20 jaroj.

Nenhum comentário:

Postar um comentário